top of page

ĈU VI VOLAS ALIĜI AL LA TREJNSEMINARIO?

Tiu ĉi trejnseminario estas malferma al ĉiuj membroj de TEJO kaj UEA. Se estos pli da aliĝoj ol lokoj (entute 25), prefero iros al junuloj, kaj ni strebos krei grupon geografie kaj sekse ekvilibran. Danke al subvencio de la Konsilio de Eŭropo ni havas buĝeton por repagi parton de la vojaĝkostoj kaj de la partoprenkotizoj.

Aliĝu al tiu ĉi seminario se vi:
  • Volas serioze kunlabori kun junuloj el tuta Eŭropo.

  • Havas liberan tempon ĉirkaŭ Pasko 2014.

  • Interesiĝas pri genraj roloj kaj modeloj.

  • Volas agadi por seksa egaleco.

  • Parolas Esperanton.

Kvinfoje jes? Tiam faru jenajn paŝojn:
  • Rigardu la kondiĉojn pri repagado ĉi tie.

  • Aliĝu al la seminario.

  • Aliĝu al la IJF, aŭ atendu akceptiĝon en la seminario kaj tiam aliĝu.

  • Planu vian vojaĝon!

bottom of page