Financaj kondiĉoj
Vojaĝkostoj
TEJO repagas al la partoprenantoj 70% de iliaj vojaĝkostoj al Castelsardo, Italujo, sub jenaj kondiĉoj:
-
La vojaĝo komenciĝas en ilia oficiala loĝlando kaj revenas al la sama lando.
-
La vojaĝo alvenas al Castelsardo je la 17-a de aprilo kaj foriras je la 22-a de aprilo. Eblas resti por aldona tempo, sed je propra kosto.
-
La vojaĝo estas en la malplej alta luksoklaso (partoprenantoj povas mem pagi la diferencon).
-
TEJO ne repagas pli ol €300 entute.
-
Vi konservas la biletojn kaj la enirkartojn, kaj donas ilin al organizantoj.
-
Vi aktive partoprenas al la tuta programo de la seminario, kaj al eventualaj preparaj aŭ postumaj aktivecoj.
Partoprenkotizo
Partoprenantoj de la trejnseminario ricevas €50 da rabato pri la partoprenkotizo de IJF.
-
Partoprenantoj povas mem elekti, en kiu luksokategorio ili volas partopreni IJF-on.
-
Por akceptitaj partoprenantoj de la seminario validas la kotizoj de aliĝperiodo 1, krom se ili aliĝis jam dum aliĝperiodo 0.
-
Partoprenantoj daŭre pagu al IJF la minimuman antaŭpagon de €20.
-
Por pliaj informoj kaj detalaj kotizoj vidu la paĝon de IJF.