Organizantoj kaj trejnistoj
Manuela Ronco
Kiel oficisto de TEJO mi okupiĝis pri la projektoverkado, subvencipetado, kaj okupiĝos pri ĝenerala kunordigado kaj administrado.
Stefano Di Fermo
Mi estas trezoristo de Itala E-Junularo. Mi zorgas pri la kontaktoj kaj la kunordigo inter IEJ kaj TEJO, rilate la organizadon de la trejnseminario kaj de la paralela Internacia Junulara Festivalo.
Michele Guerriero
Mi estas la prezidanto de Itala E-Junularo, kaj okupiĝas pri surlokaj loĝistiko kaj praktikaĵoj.
Paweł Fischer-Kotowski
Mi estas Ĝenerala Sekretario de TEJO, kaj okupiĝas pri la programo de la seminario.
Dorota Bregin
Sociumiganto je edukado kaj pasio (magistriĝis en pedagogio kun specialiĝo en socia kaj kultura vigligado kaj diplomiĝis en la Lernejo de Sociumigantoj, la Lernejo pri Evoluigo kaj la Lernejo de Pedagogoj por Socia Partopreno), je profesio - trejnisto pri genro kaj antidiscriminacio, projekt-kunordiganto en la Comenius-Fondaĵo kaj Lambda Varsovio Asocio, Presidanto de Lambda Varsovio, membro de la Estraro de la Anti-diskriminacio Asocio, kaj instruisto por trejnistoj pri hundo-terapio.