top of page

Genro kaj Egaleco

En junulara vivo, kaj specife dum esperantistaj renkontiĝoj, okazas oftaj interagoj inter la seksoj, kiuj jes aŭ ne sekvas tradiciajn genrajn modelojn. Plejofte partoprenantoj kaj organizantoj ne konscias, kian imagon de genra modelo ili prezentas, krom se iu atentigas ilin.

 

TEJO konsideras grave, ke niaj membroj kaj specife aktivuloj konsciu pri genraj roloj kaj konscie strebu por egaleco inter la seksoj en esperanta kaj eksteresperanta agadoj. TEJO kontraŭas ĉiun tipon de diskriminacio, do ankaŭ tiun seksan, ĉu konscian aŭ nekonscian.

 

En la seminario estos prelegoj, sed ankaŭ grupaj aktivaĵoj, kaj aktiva partopreno de ĉiuj ĉeestantoj necesas en multaj programeroj. La seminario estas gvidata de spertaj trejnistoj kaj uzas materialojn pretigitajn de la Konsilio de Eŭropo. La laborlingvo de ĉiuj programeroj estas Esperanto.

bottom of page