top of page

Materialoj kaj ligiloj

Ĉiuj materialoj de la seminario estas ankaŭ en tiu ĉi Dropbox dosierujo (klaku sur la titoloj por iri rekte al la dokumento en Dropbox aŭ sur la ligiloj por iri al la originalaj retejoj).

 

Filmo: Sed mi estas huraistino! (But I'm a Cheerleader, USA, 1999. Regisorado: Jamie Babbit)

 

Megan estas tipa usona adoleskulino: ŝi havas koramikon kaj estas huraistino.

Sed ŝi estas iom najva: ŝi ne ŝatas kisadi kun sia koramiko,

ŝi estas tre amikema kun siaj kamaradaj huraistinoj, kaj en ŝia ŝranko estas nur

foto de knabino. Ŝiaj gepatroj kaj geamikoj decidas sendi ŝin al kuracejo,

ĉar ili pensas ke ŝi estas samseksema.

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Dokumentario "La korpo de l'virinoj" ("Il corpo delle donne", 

Italujo, 1999, L.Zanardo, M.Malfi Chindemi, C.Cantù)

 

"La korpo de l'virinoj" estas la titolo de dokumenta filmo pri la uzo 

de la virina korpo en televido. La projekto naskiĝis el la ekkonscio 

ke la virinoj, la veraj virinoj, estas malaperantaj de la televido, kaj 

estis anstataŭitaj de groteska reprezentado, vulgara kaj humiliga

La perdo ŝajnas grandega: la forigado de la virina identeco okazas antaŭ ĉies 

okuloj, sed sen kaŭzi taŭgan reagon, eĉ ne de la virinoj mem.

Tial la ideo elekti televidajn bildojn, kiuj montras manipulan uzon de la 

virina korpo por rakonti kio okazas, ne nur al tiuj kiuj ne spektas la televidon,

sed ĉefe al tiuj kiuj ja spektas gin sen "vidi".

 

http://www.ilcorpodelledonne.net/documentario/  

 

(Havebla en itala, angla, franca, germana, greka, hispana, portugala. Subtekstoj

en eo baldaŭ haveblaj)

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

TED-parolo: "Perforto kontrau virinoj—estas vira problemo", Jackson Katz.

 

Hejma agreso kaj seksperforto estas ofte nomataj "virinaj temoj". Sed en tiu ĉi kuraĝa, seka parolo Jackson Katz rimarkigas ke ili estas esence viraj temoj - kaj montras kiel tiuj ĉi perfortaj kondutoj estas ligitaj al la difinoj de vireco. Fervora apelacio al ni ĉiuj - virinoj kaj viroj - 

por kritiki neakcepteblajn kondutojn kaj esti ŝanggvidantoj.

 

http://www.ted.com/talks/jackson_katz_violence_against_women_it_s_a_men_s_issue

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

GENRO GRAVAS

Manlibro pri genr-bazita perforto kiu tuŝas junulojn.

("Gender Matters", Konsilio de Eŭropo, 2007)

 

http://www.eycb.coe.int/gendermatters/

 

(havebla en angla, franca kaj rusa)

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Retpaĝoj de la Konsilio de Eŭropo pri Genra Egaleco

http://www.coe.int/t/DGHL/STANDARDSETTING/EQUALITY/

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Resumo pri la diskutrondo pri genraj reformoj en Esperanto

http://jadeo.net/Index.php?page_id=514

 

ForGeEso (Forumo pri Genra Egaleco en Esperanto)

http://jadeo.net/index.php/forums/forum/forgeeso/

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

 

Fotoj de la afiŝoj kreitaj dum la seminario

 

-----------------------------------------------------------------------------------------------

bottom of page